Vorto: honori
-
(transitiva) Trakti iun kun ĉiuj signoj de granda respekto; montri sian respekton aŭ altestimon al iu per eksteraj signoj.
ni honoras la memoron de nia majstro
honori iun per ordeno, titolo, donaco
oni devas honori la gepatrojn
ni ĉiuj honoras tiajn agojn
li honoris min per sia amikeco
ŝi ne honoris ilin per sia atento
kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras
plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto
la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno
ni honoru la memoron de nia multemerita samideano per leviĝo de niaj seĝoj
la urbestro honoris kelkajn urbanojn pro iliaj meritoj
oni honoris la pentriston per ekspozicio en ĉeesto de pli ol 1500 personoj
En aliaj lingvoj
- La angla: honor
- La belorusa: шанаваць, паважаць, ушаноўваць
- La bretona: enoriñ
- La ĉeĥa: ctít, prokazovat čest
- La franca: honorer (montrer son respect)
- La germana: ehren
- La hispana: honrar
- La hungara: megtisztel, tisztelettel adózik, kitüntet
- La itala: onorare (tributare onore)
- La kataluna: honrar
- La nederlanda: eren
- La portugala: honrar
- La rusa: чтить, почитать
- La slovaka: poctiť, uctiť, vyznamenať