Vorto: honesta
-
Verema, konscienca, kiu ne trompas, ne misprezentas.
se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris
kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi
diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo
honesta raporto, artikolo
la sola honesta respondo estas, ke ambaŭ lingvoj por tio ne necesas
honestaj bluaj okuloj
-
Konforma aŭ konformiĝanta al la moralo kaj honoro; honorinda; virta.
unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon
kamarado, dum milito ne gravas honesta ludo
honesta amiko, ago , intenco
tiu, kiu vivas honeste, agas juste
la honestuloj vin laŭdos
-
Severe respektanta fremdan proprumaĵon; ne trompema; tiele akirita.
honesta komercisto
per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon
malhonesta pano estas bongusta por homo, sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj
Marta tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano
En aliaj lingvoj
- La bretona: onest
- La ĉeĥa: čestný, fairový, fér, férový, poctivý, počestný, pořádný, slušný, zachovalý (mravný / společensky bezúhonný)
- La franca: honnête, intègre
- La germana: ehrlich, fair
- La greka: τίμιος, εντίμος
- La hispana: honesto, honrado
- La hungara: becsületes, tisztességes
- La itala: onesto (agg.)
- La nederlanda: eerlijk
- La pola: szczery
- La portugala: honesto (adj.)
- La rusa: честный, правдивый
- La slovaka: poctivý, čestný
- La sveda: ärlig
- La rusa: честный, порядочный, непорочный
- La rusa: честный, праведный