Vorto: homo
-
Genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo.
homoj ne ĉiam racie agas
ĉiu homo amas sin mem
la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia
la pronomon "li" ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam la sekso estas por ni indiferanta
En aliaj lingvoj
- Ido: homo
- La angla: human
- La bretona: den, mab-den
- La ĉeĥa: člověk
- La ĉina: 人 [rén]
- La filipina: lalaki, tao
- La franca: être humain, homme (être humain), humain (subst.)
- La germana: Mensch
- La greka: άνθρωπος
- La hebrea: אדם, בן אדם, בן אנוש
- La hispana: hombre (ser humano), humano
- La hungara: ember
- La indonezia: manusia
- La itala: uomo
- La japana: 人 [ひと]
- La nederlanda: mens
- La okcidentfrisa: minske
- La pola: człowiek
- La portugala: homem (ser humando)
- La rusa: человек
- La slovaka: človek, nehnevaj sa (hra), človeče
- La taja: คน, มนุษย์
- Tokipono: jan
- Volapuko: men