Vorto: hoko
-
Kurbigita, ĝenerale pinta ferpeco, uzata por altiri al si ion aŭ por pendigi ion sur ĝi.
la blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko
pendigu vian mantelon sur la hoko
kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko
faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj
sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo
inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko taŭzis la foliojn
a. Pordhoko.
pordo turniĝas sur sia hoko, kaj maldiligentulo sur sia lito
la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj
la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte
b. Fiŝhoko.
ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko
la fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn
ruzulojn kaj kanajlojn mi kaptadis sur hokon
-
Hokforma kromsigno.
a. Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: «ŭ».
la kromsignon super la esperanta litero ŭ oni tradicie nomas (ronda) hoketo anstataŭ ronda hoketo la vortaro angla-esperanta (benson 1995) proponas la neologismon brevo
La diakritilo ˘, i.a. la supersigno de la Esperanta ŭ, rondigita hoketo kutime indikanta mallongan prononcon de vokalo
b. Pinta hokforma kromsigno kiel tiu super c ĉe ĉeĥa litero č, unikoda mallongigo: «č».
anstataŭ pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun benson 1995 ŝanĝis al dukorno
Kojnoforma supersigno ˇ(renversita ĉapelo), inventita de ĉeĥaj skribistoj kaj uzata en multaj Orient-Eŭropaj (ĉeĥa, latva, litova, kroata, slovaka, slovena) kaj Orientaj lingvoj (ofte en transskriboj), precipe por esprimi la ŝuŝajn sonojn ŝ, ĵ, ĉ (per š, ž, č), aŭ molan prononcon (Ď, Ě, Ň, Ř, Ť)
En aliaj lingvoj
- La angla: hook
- La bretona: krog
- La bulgara: закачалка
- La ĉeĥa: hák, háček na ryby, skoba
- La franca: crochet, patère
- La germana: Haken
- La hispana: anzuelo
- La hungara: horog, kampó, akasztó
- La itala: gancio, uncino
- La kataluna: ganxo, garfi, perxa
- La nederlanda: haak
- La pola: hak
- La portugala: anzol
- La rusa: крюк, крючок
- La slovaka: háčiť, ťažkosti
- a. La bretona: mudurun
- La franca: gond
- La germana: Angel (Tür)
- La hungara: sarokvas (ajtón)
- La itala: gangero, cardine
- La kataluna: frontissa
- La portugala: dobradiça
- b. La bretona: higenn
- La franca: hameçon
- La germana: (Tür)Angel
- La hungara: horog
- La itala: amo
- La kataluna: ham
- a. La angla: breve
- La germana: Kürzezeichen
- La itala: breve (fon.)
- La kataluna: breu (signe)
- La pola: brevis
- La rusa: кратка
- Latineca nomo: brevis
- b. La angla: caron, hacek, wedge, inverted circumflex, inverted hat
- La ĉeĥa: háček
- La itala: pipa (fon.), accento anticirconflesso, hacek
- La kataluna: anticircumflex, hàtxec
- La pola: daszek
- La serba: kvaĉica