Vorto: historio
-
Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo.
antikva historio
la historio de la filozofio
la historio de la Centjara milito
la historio de mia vivo
Rimarko: Historion oni rigardas jen amplekse, enkalkulante prahistorion, jen pli speciale, kalkulante nur tiujn epokojn, el kiuj restas skribitaj atestaĵoj.
-
Scienca prezento de la historio, de la okazaĵoj de la homaro tra la tempo.
la universitato posedis fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo
arthistorio
historia verko, senpartieco
-
Rakonta prezento de memorindaj okazaĵoj de la reala historio aŭ fikciaj: kroniko
li rakontis al mi historion tute nekredeblan
la historio de la korvo kun vulpo
la «eksterordinaraj historioj» de Edgar Allan Poe
-
Tuto de la sinsekvaj statoj de estaĵo, kiu ŝanĝiĝas.
En aliaj lingvoj
- La angla: history
- La belorusa: гісторыя
- La bretona: istor
- La ĉeĥa: dějepis, dějiny, historie
- La franca: histoire
- La germana: Geschichte
- La hebrea: היסטוריה
- La hispana: historia
- La hungara: történet
- La indonezia: histori, sejarah
- La itala: storia
- La nederlanda: geschiedenis, historie
- La pola: historia, dzieje
- La portugala: história
- La rusa: история
- La slovaka: dejepis, historka, história, udalosť
- La sveda: historia
- La hungara: történettudomány
- La pola: historia
- La angla: story
- La hebrea: סיפור
- La hungara: történet
- La pola: historia, dzieje, saga
- La germana: Entwicklungsgeschichte
- La hungara: történelem
- La pola: historia, dzieje