Vorto: hispana
-
Rilatanta al hispanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato.
mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron
hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca
favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo
mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno
ili dancadis pro sia propra plezuro en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla
la hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn
-
(la hispana) La hispana lingvo.
irlandanoj, kiuj komprenis lingvojn kiel la francan, la germanan aŭ la hispanan
En aliaj lingvoj
- La angla: Spanish (adj.)
- La bulgara: испански
- La ĉeĥa: španělský
- La franca: espagnol (adj.), espagnole (adj.)
- La germana: spanisch
- La itala: spagnolo (agg.)
- La nederlanda: Spaans
- La norvega: spansk
- La pola: hiszpański
- La portugala: espanhol (adj.)
- La slovaka: španielsky
- La angla: Spanish (language)
- La franca: espagnol (langue)