Vorto: hipo-
-
Maltro funkcianta, maltro intensa.
tensio estas streĉorezisto de organa parieto al ĝia enhavo, ekz. arteria tensio, vidu ankaŭ: hipotensio, hipertensio
Rimarko: Fakte ne temas pri esperanta, sed scienca prefikso, kiu estas uzata ekster Esperanto: «hipotezo», «hipokrita». Ĝenas ankaŭ ke en la greka ĝi signifas «ĉevalo»: «hipokaŝtano». La vorton «hipotensio» oni ne facile perceptas kiel formitan per esperanta vortfarado, sed adoptitan el nacilingvoj. Sinonimo formita el bazaj vortelementoj estus «maltrostreĉo» aŭ «substreĉo».
En aliaj lingvoj
- La franca: hypo-