Vorto: hino
-
Ido de virĉevalo kaj azenino.
la mulo, kiu estas ido de maskla azeno kaj femala ĉevalo, pli similas al azeno ol la hino
-
Antikva mezurunuo por likvaĵoj, sesono de bat'o, ĉ 3,7 – 6,5 litroj.
kvaronon de hino da vino por verŝoferi
peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi
tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo
akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo
Rimarko: Ne konfuzu kun hino (ido de ĉevalo kun azenino).
En aliaj lingvoj
- La angla: hinny
- La bulgara: муле
- La ĉeĥa: hin, hín
- La franca: bardeau, bardot
- La germana: Maulesel
- La itala: bardotto
- La persa: قاطر پوزگی, خر پوزگی
- La portugala: burro
- La rusa: лошак
- La slovaka: mulica
- La germana: Hin