Vorto: heroo
-
Malordinara, eminenta, admirinda persono.
a. Homo nobla pro sia rango, kuraĝo aŭ talento.
ne estas heroo por sia servisto
ministoj estas ofte nekonataj, humilaj herooj
tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo
la herooj de la scienco
heroa konduto
b. Ĉefrolulo en historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo.
la ĉefa heroo de la romano ankaŭ estas «Arturo»
la heroo de «la Revizoro» estas nur fripono
c. Duondio, infano de dio kaj homo.
Heraklo estis heroo
En aliaj lingvoj
- La angla: hero
- La belorusa: герой
- La bretona: haroz
- La ĉeĥa: bohatýr, heroj, hrdina, héros, rek
- La franca: héros, demi-dieu, personnage principal, protagoniste
- La germana: Held
- La greka: ήρωας
- La hispana: héroe
- La hungara: hős
- La itala: eroe
- La kataluna: heroi
- La pola: bohater
- La portugala: herói
- La rusa: герой
- La slovaka: bohatier, hrdina
- La sveda: hjälte
- a. La kataluna: prohom, pròcer
- La nederlanda: held
- b. La kataluna: protagonista, estrella
- La nederlanda: held
- c. La hungara: hérosz
- La kataluna: semidéu
- La nederlanda: halfgod
- La pola: heros, półbóg