Vorto: heredi
-
(transitiva) Laŭleĝe ricevi ion de mortinto.
heredi ion de iu
de lia patro li heredis nur ŝuldojn
vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino
heredanto
la restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn , por ke ne malaperu tribo el Izrael
Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso
-
(transitiva) (figure) Havi post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, ĝui post ili aŭ same kiel ili.
heredi la gloron de siaj praavoj
heredita kutimo
honoron heredas saĝuloj
-
(transitiva) Havi post siaj parencoj pro transigo de genoj.
heredi de sia patro tuberkulozon, inklinon al matematiko
En aliaj lingvoj
- La angla: inherit
- La belorusa: атрымліваць у спадчыну
- La bretona: kaout da hêrezh digant, susitañ
- La ĉeĥa: dědit, podědit, zdědit
- La franca: hériter, recevoir en héritage, tenir (de) (hériter de)
- La germana: erben
- La greka: κληρονομώ
- La hispana: heredar
- La hungara: örököl
- La itala: ereditare
- La nederlanda: erven
- La pola: dziedziczyć, otrzymać w spadku
- La portugala: herdar
- La rusa: наследовать, унаследовать
- La slovaka: podediť, zdediť