Vorto: herbo
-
Nealta natura vegetalaro, kiel tiu kovranta la grundon en stepo, paŝtejo aŭ gazono, konsistanta el unujaraj aŭ plurjaraj radikhavaj vegetaloj kun maldika trunko neligna.
vojon batitan herbo ne kovras
depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo
per herbo oni vin nutros kiel bovojn
kiel herbo, matene ĝi floras kaj ĝermas, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas
venis akridoj kaj skaraboj sennombraj kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando , li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo
Rimarko: Atentu, ke herbo estas uzata singulare kiel nenombrebla afero (same kiel greno, faruno), dum herbo kaj estas uzata kiel nombrebla afero ― t.e. unuopa vegetaĵo aŭ speco, tial aperanta plurale.
-
Iu el tiaj vegetaĵoj manĝebla kaj uzata kiel spicaĵo aŭ uzata por kuraci.
legomoj: radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj, ― fungoj, salatoj kaj supaj herboj
apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro
macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu
unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo
vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj
tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, la tabako estas la plezuro de la hadĵioj, kiuj vojaĝas al Mekko
paradiz-ĝardeneto monaĥa kun herboj, floroj kaj fruktarboj
en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reĝo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo
kuracaj herboj
kolektantoj de fungoj kaj spicherboj
-
Nedaŭra planto.
unujara , somera , vintra , dujara , plurjara herbo
En aliaj lingvoj
- La angla: *grass
- La belorusa: трава
- La bretona: geotenn
- La bulgara: трева
- La ĉeĥa: bylina, tráva
- La franca: *herbe
- La germana: Kraut, *Gras
- La hispana: hierba
- La hungara: fű
- La itala: erba
- La makedona: трева
- La nederlanda: gras
- La pola: *trawa
- La portugala: erva
- La rusa: *трава
- La slovaka: bylina, tráva
- La sveda: gräs
- Tokipono: kasi
- La germana: Kraut (Küche, Pharmazie)
- La germana: Kraut