Vorto: helpi
-
Faciligi ies agadon.
a. Faciligi ies agadon, partoprenante ĝin.
helpi unu la alian
se via tasko estas tro longa, mi helpos vin
li helpis la infanon, al la infano porti la pezan sitelon
helpi aferon tre utilan
li tre multe helpis la disvastigon (aŭ al la disvastigo) de la lingvo
nek helpeble, nek konsileble
ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn , tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn
b. Faciligi ies agadon, havigante rimedon kontraŭ embaraso aŭ malbono (danĝero, peniga laboro, mizero kaj tiel plu).
oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas
vi helpis malriĉan homon
ni neniel povas helpi al ŝi
la Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono
vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos
la dioj helpu vin en la tempo de via mizero
sed malgraŭ tuta via perfekteco kiel vi povas helpi miajn embarasojn?
min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris
ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti
-
Faciligi ion al iu, esti utila por, efika por ― aŭ kontraŭ io, rimedi kontraŭ io.
kontraŭ kalumnio helpas nenio
al farun' malbonspeca ne helpos la spico
li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenio helpis
li pensis: nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio
ne helpis petoj nek minacoj
ne helpos riĉo en la tago de nia morto
ĉiuj miaj admonoj nenion helpis
vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas
kion helpas nun tro malfruaj plendoj?
al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos
la cirkonstancoj helpis min
la silento multe helpas la meditadon
En aliaj lingvoj
- La angla: help
- La belorusa: дапамагаць, памагаць
- La bretona: harpañ, sikour (v.), skoazellañ
- La bulgara: помагам
- La ĉeĥa: napomáhat, pomáhat, pomoci, pomáhat (někomu), poskytnout pomoc, vypomáhat
- La franca: aider, assister (prêter son concours), concourir (prêter son concours), remédier (apporter un remède à un problème), seconder, servir (aider, remédier)
- La germana: helfen, unterstützen
- La greka: βοηθώ
- La hispana: ayudar
- La hungara: (meg)segít
- La itala: aiutare, assistere (aiutare), servire (essere utile), giovare, favorire (giovare), soccorrere
- La kataluna: ajudar
- La nederlanda: helpen
- La okcitana: ajudar
- La portugala: ajudar, socorrer
- La rusa: помогать, помочь
- La slovaka: pomáhať, pomôcť
- La sveda: hjälpa
- a. La pola: pomagać, wspomagać, wspierać
- b. La pola: pomagać
- La pola: pomagać