Vorto: helico

  1. Tia neebena kurbo, ke la angulo inter ĝia tanĝanto ĉe punkto M kaj la rekto kun difinita direkto trairanta punkton M ne dependas de M.

    • cirkla helico

    • duobla helico de DNA

    • li malfermis la pordon kaj vidis malvastan helican ŝtuparon

  2. Rotacianta ŝafto aŭ nabo kun radiaj aloj aranĝitaj tiel, ke ĉiu el ili formas parton de ŝraŭbforma surfaco, kiu movas ŝipon en akvo aŭ flugmaŝinon en aero.

    • per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis

    • la pasaĝeraj avioj, kiuj funkciis per helicoj, estis relative malrapidaj

En aliaj lingvoj

    • La angla: helix
    • La belorusa: сьпіраль, шрубавая крывая
    • La franca: hélice
    • La germana: Schraubenlinie, Helix, Wendel
    • La greka: έλικας
    • La hispana: hélice
    • La hungara: csavarvonal
    • La indonezia: heliks
    • La itala: elica
    • La kataluna: hèlix
    • La nederlanda: schroefdraad
    • La pola: linia śrubowa
    • La portugala: hélice
    • La rusa: спираль, винтовая кривая
    • La angla: propeller
    • La belorusa: шруба (карабля, самалёта), вінт, прапэлер
    • La germana: Schiffsschraube, Luftschraube, Propeller
    • La hungara: hajócsavar, légcsavar, propeller
    • La indonezia: baling-baling, propeler
    • La nederlanda: propeller
    • La rusa: винт (движитель), пропеллер