Vorto: hela

  1. Donanta aŭ ricevanta vivan lumon, tre luma, lumplena: светлый, ясный, яркий

    • hela fajro, ĉielo, vetero, tago

    • hela ĉambro

    • la varma kaj hela radio de l' suno

    • sur la hela fono lumigata de la lampo aperis...

    • la steloj hele lumis

    • Rimarko: La esenca trajto de hela estas la lumeco, tiu de klara estas la distingebleco; tial oni ne uzas hela pri penso aŭ spirito.

  2. Lume kolorigita, pli proksima al blanko ol al nigro.

    • hela ruĝo

    • la hele blua ĉielo

  3. (figure) Laŭte, brile sonora.

    • la laŭta, hela voĉo de la koko

En aliaj lingvoj

    • La angla: bright
    • La belorusa: сьветлы, яркі, ясны
    • La ĉeĥa: světlý, jasný, světlý
    • La franca: clair (lumineux), éclairé (lumineux), lumineux
    • La germana: hell
    • La hispana: claro, luminoso, brillante
    • La itala: luminoso
    • La kataluna: clar
    • La nederlanda: helder
    • La okcitana: clar
    • La portugala: claro (adj.)
    • La slovaka: jasný, svetlý
    • Volapuko: klilik
    • La itala: chiaro
    • La nederlanda: licht (helder)
    • La rusa: светлый (о цвете)
    • La itala: cristallina (fig.), argentina (fig.)
    • La nederlanda: helder
    • La rusa: ясный