Vorto: havi

  1. (transitiva) Porti.

    • havi bastonon ĉe la mano kaj ĉapelon sur la kapo

    • arbo havanta foliojn, fruktojn

  2. (transitiva) Posedi, disponi ion kiel propraĵon.

    • havi domon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn

    • havi panon freŝan, plumon por skribi

    • ne rifuzu al via proksimulo, se vi havas ĉe vi

    • vi ne havos per kio pagi

    • havi ion de iu

    • havi ion dirotan, ion por diri

    • havi respondon tute pretan

  3. (transitiva) Posedi, prezenti ian konkretan karakterizaĵon, ian propran aspekton.

    • havi barbon, dikan korpon, ĉiujn dentojn

    • domo havanta tri etaĝojn

    • Parizo havas belajn monumentojn

    • tiu libro havas sesdek paĝojn

    • la diamanto havas belan brilon

    • havi rompitan brakon, la manojn malpuraj(n)

    • havi fortan fundamenton

    • parko havanta muron

  4. (transitiva) Posedi apartan abstraktan econ; esti...a; esti en ia stato; sperti iun senton.

    • ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron

    • havi afablecon, kapablon, indon, meriton, mankon, saĝan spiriton, bonan apetiton

    • havi ĝojon, ĉagrenon, esperon, malamon, febron, kapdoloron, bonan intencon, timon, honton, la forton fari

    • havu fidon!

    • havi tridek jarojn

    • havu ĝojon de la edzino

    • tablo havanta unu metron da longo

    • tiu vorto havas signifon de mezuro

    • nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj

  5. (transitiva) Esti en interrilato, en kunestado kun.

    • havi patron, du filojn, servistojn, gastojn, kamaradon, estron

    • havi iun kiel amikon

  6. (transitiva) Ĝenerale interrilati kun io.

    • kiun daton ni havas hodiaŭ?

    • kian veteron ni havas hodiaŭ?

    • havi proceson kun iu

    • havi plenumotajn devojn

    • havi multe da amikoj

    • havi sufiĉe por trinki

En aliaj lingvoj

    • La angla: have
    • La belorusa: мець
    • La bulgara: имам (por 'ne' vidu nehavi)
    • La ĉeĥa: mít, vlastnit
    • La ĉina: 有 [yǒu]
    • La franca: avoir, avoir (sur soi), posséder, contenir, porter (avoir sur soi)
    • La germana: haben
    • La greka: έχω
    • La hispana: tener
    • La hungara: van neki, bír (van neki)
    • La indonezia: [punya] mempunyai
    • La itala: avere
    • La kataluna: tenir
    • La nederlanda: dragen
    • La okcitana: aver
    • La pola: mieć
    • La portugala: ter, haver, possuir
    • La rusa: иметь
    • La slovaka: mať, vlastniť
    • Tokipono: jo
    • Volapuko: labön
    • La angla: own
    • La itala: avere, possedere
    • La nederlanda: hebben
    • La portugala: possuir
    • La nederlanda: hebben
    • La nederlanda: hebben
    • La nederlanda: hebben
    • La nederlanda: hebben