Vorto: haveno

  1. Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ rivero, kie la ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian enŝarĝadon kaj elŝarĝadon kaj tiel plu.

    • milita, komerca haveno

    • feliĉe alveni ĉe la havenon

    • en la haveno de Hamburgo jare alvenas 600 000 konteneroj el Ĉinio

  2. (figure) Rifuĝejo.

    • lia domo estis haveno por la persekutatoj

    • serĉi ripozan havenon en monaĥejo

    • vi ricevos sekuran havenon en niaj landoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: harbor
    • La belorusa: гавань, порт
    • La bretona: porzh (mor)
    • La bulgara: гара
    • La ĉeĥa: přístav
    • La franca: port (mar.)
    • La germana: Hafen
    • La greka: λιμάνι
    • La hispana: puerto
    • La hungara: kikötő
    • La itala: porto
    • La nederlanda: haven
    • La pola: port
    • La portugala: porto
    • La rusa: гавань, порт
    • La slovaka: prístav
    • La sveda: hamn
    • La turka: liman
    • La bretona: bodenn (repu), goudor (repu)
    • La franca: havre (refuge), port (refuge)
    • La hungara: rév
    • La portugala: abrigo (refúgio), refúgio