Vorto: haloo

  1. Nebula heleco ĉirkaŭanta lumfonton.

    • la ruĝa lumo de la neonlampo brilis kun haloo en silka kurteno de printempa pluvo

    • a. Luma cirklo, ringo, kiu ĉirkaŭas ofte astrojn.

      • suna, luna haloo

    • b. Luma difuzo, kiu ĉirkaŭas la fotografan figuron de brilanta punkto ricevita sur impresebla plako.

En aliaj lingvoj

    • La angla: halo
    • La belorusa: гало
    • La ĉeĥa: halo, kolo
    • La franca: halo
    • La hispana: halo
    • La hungara: halo, fényudvar
    • La indonezia: halo (fenomena astronomi)
    • La itala: alone
    • La kataluna: halo
    • La persa: هاله
    • La pola: halo, aureola
    • La portugala: halo
    • La rusa: гало, ореол
    • La slovaka: halo
        • a. La germana: Hof, Halo
        •     La nederlanda: halo
        •     La rusa: гало
        • b. La germana: Lichthof