Vorto: halo

  1. Konstruaĵo el tegmento kaj subtenantaj kolonoj, por ŝirmi bazaron kc.

    • la kovritan sabatan halon oni konstruis ĉe la domo

    • estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro

  2. Ĉambrego, salonego de kastelo, preĝejo, hotelo, naĝejo kaj tiel plu.

    • ŝi staris en grandega halo, tre vasta kaj agrabla

    • potencan marmora preĝejo, kiu prezentis la formojn de pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj

    • la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj

    • borshaloj

    • moderna kongreshalo

    • li eniris la stacidomejon, nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis

    • la halo, kie okazas la trejnado de dancistoj, estos pargetita

    • la groto konsistas el tri etaĝoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn

  3. Alvoko por kapti atenton, haltigi kaj tiel plu.

    • he! hola! kiaj vizaĝoj tio ĉi estas?

    • Rimarko: Por eviti konfuzon kun halo (salono), la aŭtoroj de PIV3 inventis la interjekcion «lo» kaj rekomendas aldoni spacon («ha lo!»): «rrrrrrr-n.” sonas via telefono ― «lo! ha lo!” ― «parolas mi, estas mi.”

  4. Saluto, ĉe telefono por signali pretecon aŭskulti.

    • Viktor ne levis la aŭskultilon, sed Milena levis ĝin kaj ĉiam per glacia voĉo ŝi diris: «halo”

En aliaj lingvoj

    • La angla: hall
    • La belorusa: заля, хол
    • La bretona: koc'hu
    • La franca: halle, hall, salle
    • La germana: Halle
    • La hispana: recibidor, hall
    • La hungara: csarnok, hall
    • La indonezia: aula
    • La kataluna: mercat
    • La nederlanda: hal
    • La pola: hala
    • La portugala: hall, salão
    • La rumana: antecameră
    • La rusa: зал, холл
    • La bretona: sal veur
    • La kataluna: sala
    • La angla: hello, hey
    • La belorusa: гэй
    • La bulgara: ало
    • La franca: holà
    • La germana: hallo
    • La hebrea: הלו
    • La hungara: halló
    • La itala: ehi, scusi
    • La nederlanda: hallo
    • La portugala: olá
    • La rusa: эй