Vorto: gvardio

  1. Gardistaro; militista taĉmento komisiita por observi kaj gardi.

    • meti gvardion ĉe ĉiujn pordegojn de la urbo

  2. Plej bonaj regimentoj, speciale elektitaj por la gardo de regnestro.

    • la faraona gvardio

    • li ordonis al la unua regimento de l' gvardio stariĝi en vicoj

    • ĝis la sufoko de la ribelo de l' pastroj, mi transdonas mian povon al Tutmozis, la ĉefo de la gvardio

En aliaj lingvoj

    • La angla: guard
    • La belorusa: гвардыя
    • La ĉeĥa: garda, gardový pluk, guardia, guardie, stráž
    • La franca: garde (soldats)
    • La germana: Garde
    • La hispana: guardia
    • La hungara: őrség
    • La itala: guardia (gruppo)
    • La kataluna: guarda
    • La nederlanda: wacht
    • La portugala: guarda (tropa)
    • La rusa: гвардия
    • La slovaka: garda, gardový pluk, stráž
    • La germana: Leibgarde, Leibstandarte
    • La hungara: gárda
    • La kataluna: guàrdia