Vorto: guto

  1. Globeto, malgranda ero, kiu defluas el fluaĵo.

    • guto de pluvo, de sango, de ŝvito

    • eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan

    • ŝviti per dikaj gutoj

    • verŝi guton post guto

  2. Malgranda kvanto da fluaĵo.

    • guto da vino, da akvo, da veneno

    • restas ankoraŭ kelkaj gutoj en la fundo de la glaso

    • sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus

    • maro estas nur gutaro

  3. (figure) Iometo da io abstrakta.

    • la publiko ne faras al si la demandon ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj

    • pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝo

En aliaj lingvoj

    • La bulgara: капка
    • La ĉeĥa: guta, kapka
    • La franca: goutte
    • La germana: Tropfen
    • La hispana: gota
    • La hungara: csepp
    • La kataluna: gota
    • La nederlanda: druppel
    • La portugala: gota, pingo
    • La rusa: капля
    • La slovaka: guta, kvapka
    • La sveda: droppe