Vorto: gusto

  1. Eco de ia substanco (manĝaĵo aŭ trinkaĵo), kiu kaŭzas agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj la palato.

    • gusto de viando, fumo

    • sala, sukera, malplaĉa gusto

    • fremda manĝo havas bonan guston

  2. Kapablo ricevi de ia substanco agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon per la lango kaj la palato.

    • li havas bonan, delikatan, difektitan guston

    • oni neniam povas fidi lian guston, ĉar li troŝatas la salaĵojn

    • la organo de la gusto

  3. (figure) Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke la homoj trovas plaĉon aŭ malplaĉon en io aŭ iu; karakteriza ŝatmaniero.

    • kiom da homoj, tiom da gustoj

    • ĉiu havas sian propran guston

    • pri gustoj oni disputi ne devas

    • tio estas demando de gusto

    • ŝati aŭ ne ŝati teatron estas afero de gusto

    • agi laŭ persona gusto

    • esti laŭ la gusto de iu

  4. (figure) Sagaca kaj ĝusta sento pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko; bongusto, belgusto.

    • lia kritikado montras seneraran guston

    • oni povas distingi la naturan kaj la akiritan gustojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: taste
    • La ĉeĥa: chuť, gusto, styl, vkus
    • La franca: goût
    • La germana: Geschmack
    • La hispana: gusto, sabor
    • La hungara: íz
    • La nederlanda: smaak
    • La portugala: gosto, sabor
    • La rusa: вкус
    • La slovaka: chuť, vkus
    • La hispana: sentido del gusto
    • La hungara: ízlelőképesség
    • La hispana: gusto personal
    • La hungara: ízlés
    • La hispana: sentido de la belleza
    • La hungara: szépérzék