Vorto: gulo

  1. Mezgranda rabobesto de Norda Eŭrazio kaj Norda Ameriko, pli granda ol marteso kun longa bruna aŭ nigra felo kaj hela larĝa strio de la ŝultroj tra la flankoj ĝis super la vosto; genro el familio musteledoj (Gulo).

    • grandajn bestojn, kiaj urso, gulo, lupo, linko, oni rajtas mortpafi nur esceptokaze, se ili endanĝerigas la loĝantojn aŭ lernejanetojn de izolita bieno aŭ vilaĝeto

    • gulo estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj, , aspektas kiel urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj, ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-28 kilogramojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: wolverine, glutton (wolverine)
    • La belorusa: расамаха
    • La bulgara: росомаха
    • La ĉeĥa: rosomák
    • La franca: glouton (animal)
    • La germana: Vielfraß
    • La hungara: rozsomák, torkos borz
    • La kataluna: golut
    • La nederlanda: veelvraten
    • La portugala: glutão (zool.), carcaju
    • La rusa: росомаха
    • La slovaka: rosomák