Vorto: grupo
-
Aro da samspecaĵoj.
a. Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas.
grupo de laboristoj
grupo da personoj
grupo de junaj elegantuloj
grupo da infanoj kune ludantaj
jen grupo da profetoj iras al li renkonte
aranĝu vin laŭ viaj grupoj
dividita en grupojn
el ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj
la taga grupo de la laboristoj la laboristoj de la nokta grupo
grupo politika
etnografia grupo
religia grupo
grupeto
kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro
grupa egoismo
marŝi pogrupe
ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo
staru grupe!
b. Objektoj kunestantaj aŭ servantaj por sama celo.
grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj
grupo de blankaj domoj
la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj
grupo da aromaj laŭrarboj
ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro
sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj
c. Ofta sinsekvo de sonoj.
la grupoj «br», «kv»
-
Specaro, genro, tribo.
bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae
-
Tia grupoido (E,†), ke ĝia operacio † estas asocieca, ke ekzistas neŭtra elemento en E, kaj ke por ĉiu elemento en E ekzistas ĝia neŭtriganto.
adicia grupo
multiplika grupo
grupo estas monoido, kies ĉiuj elementoj estas neŭtrigeblaj
En aliaj lingvoj
- La angla: group
- La ĉeĥa: grupa, skupina
- La franca: groupe
- La germana: Gruppe
- La hispana: grupo, conjunto
- La hungara: csoport
- La nederlanda: groep
- La pola: grupa
- La portugala: grupo
- La rusa: группа
- La slovaka: družina, grupa, oddiel, skupina
- Tokipono: kulupu
- a. La germana: Schar
- La pola: grupa, zespół, drużyna (np. w harcerstwie), brygada, grono, gromada, czereda, zgraja, oligarchia, kasta, odłam, reprezentacja, sekta
- b. La hungara: csomó, rakás, halom
- La pola: grupa, zespół
- c. La pola: grupa
- La hungara: nem
- La pola: grupa (struktura algebraiczna)