Vorto: gruo

  1. Migra birdo kun longaj, maldikaj kruroj, kolo kaj beko, simbolo de longviveco en Orientazio; genro el familio gruedoj kaj el la ordo gruformaj (Grus).

    • gruo manĝas fiŝojn kaj vivas en marĉo

  2. Levmaŝino konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion kaj tirata per malsupra vinĉo.

    • ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis gruoj kun siteloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: crane
    • La belorusa: журавель, жораў
    • La bulgara: жерав
    • La ĉeĥa: jeřáb (zdvihací stroj)
    • La franca: grue (oiseau, machine)
    • La germana: Kranich
    • La hispana: grulla
    • La hungara: daru (madár, gép)
    • La kataluna: grua
    • La nederlanda: kraanvogel
    • La pola: żuraw pospolity
    • La portugala: grou
    • La rusa: серый журавль
    • La slovaka: žeriav (stroj na zdvíhanie)
    • La sveda: trana
    • La angla: crane
    • La belorusa: журавель (студні), пад'ёмны кран
    • La germana: Kran
    • La hispana: grúa
    • La nederlanda: kraan
    • La pola: żuraw, dźwig
    • La portugala: grua, guindaste
    • La rusa: колодезный журавль, подъёмный кран
    • La sveda: lyftkran