Vorto: groto
-
Arte farita aŭ vidinda kaverno.
la groto havas praecon je 80 milionoj da jaroj, ĝi konsistas el tri etaĝoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn
la groto estas vere mirinda pro siaj belegaj stalagmitoj kaj stalaktitoj
ĉirkaŭ la parko estas etaj sanktejoj aŭ grotoj por ĉiu enmigrinta komunumo: litova, pola, irlanda kaj tiel plu – ĉiuj portantaj surskribojn en la koncerna lingvo
ursoj jam ĉesis sian agadon kaj dormas travintre en grotoj kaj kavoj de arboj
aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon, malriĉan groton aŭ stalon kie laŭtradicie naskiĝis Jesuo
En aliaj lingvoj
- La angla: grotto
- La belorusa: грот
- La bulgara: изкуствена пещера
- La ĉeĥa: grota, jeskyně, sluj
- La franca: grotte
- La germana: Grotte, Felsenhöhle
- La hispana: gruta
- La hungara: barlang, grotta
- La kataluna: gruta
- La nederlanda: grot
- La portugala: gruta
- La rusa: грот
- La slovaka: jaskyňa