Vorto: griza
-
Havanta koloron mezan inter blanko kaj nigro; cindrokolora, senkolora.
griza nubo, nebulo
la prudentaj grizaj okuloj de la libristo
la polvo grizigis la foliojn
grizeflava
-
Senkoloriĝinta pro la aĝo; do blanka, hele griza, arĝentkolora.
griza barbo saĝon ne atestas;
en tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire
gloro por junuloj estas ilia forto, kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco
-
(figure) Senplezura, enua, senĝoja, malbrila.
la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero
En aliaj lingvoj
- La angla: gray
- La belorusa: шэры
- La bulgara: сив
- La ĉeĥa: sivý, šedivý, šedý
- La franca: gris (adj.)
- La germana: grau
- La hispana: gris
- La hungara: szürke, ősz
- La indonezia: abu-abu
- La kataluna: gris
- La nederlanda: grijs (adj.)
- La pola: szary
- La portugala: cinzento, gris
- La rusa: серый
- La slovaka: sivý, šedivý
- La sveda: grå
- La turka: boz, gri
- Volapuko: gelik
- La belorusa: сівы
- La rusa: седой
- La rusa: серый