Vorto: gripo

  1. Febra epidemia virusa malsano, karakterizata per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro.

    • forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn

    • erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la koronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon

    • progresis tiel nomata birdogripo, la viruso loĝas ankaŭ en cignoj, anseroj, anasoj kaj migrobirdoj, pro kio la gripo disvastiĝis el Azio al ĉiuj aliaj kontinentoj

    • Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) atribuis al la nuntempa epidemio de «porka” gripo aŭ pli ĝuste al la gripo AH1N1 la plej altan, tio estas la sesan, nivelon

    • la lasta tre grava pandemio de gripo, AH3N2 («honkonga gripo”), okazis en 1968, kiam malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis

    • Rimarko: Antaŭ kiam oni sciis pri la virusa origino de gripo ĝi havis plurajn aliajn nomojn, kiel pipso k.a.

En aliaj lingvoj

    • La angla: the flu
    • La belorusa: грып
    • La bulgara: грип
    • La ĉeĥa: chřipka, chřipka
    • La franca: grippe
    • La germana: Grippe, Kopfgrippe, Virusgrippe
    • La hispana: gripe
    • La hungara: influenza
    • La indonezia: flu, influenza
    • La kataluna: grip
    • La nederlanda: griep
    • La portugala: gripe
    • La rusa: грипп
    • La slovaka: chrípka