Vorto: grio
-
Senŝeligita kaj malfajne pistita greno, hordeo, fagopiro k.a..
tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj, pano
lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku
ŝi kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino, ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus
la juna vidvino aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton
Rimarko: Tiu ĉi estas la fundamenta senco de «grio».
-
Krude muelita tritiko, semolo.
sed multe pli impone estas, ke en ĝi ni ricevas varman kaĉon el grio
miksaĵo de faruneca substanco (rizo, maizamelo, grio aŭ similaĵo) kaj lakto post malvarmiĝo, servita kiel deserto
En aliaj lingvoj
- La angla: coarse meal, grits, groats
- La belorusa: крупы
- La ĉeĥa: kroupy
- La franca: gruau, semoule
- La germana: Grütze, Gräupchen, Graupen
- La hungara: dara, gríz
- La kataluna: sèmola (producte)
- La nederlanda: griesmeel
- La persa: بلغور
- La portugala: sêmola, canjiquinha
- La rusa: крупа
- La slovaka: krúpy
- La turka: irmik
- La germana: Grieß