Vorto: grifelo

  1. Ardeza krajono.

    • alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo

    • la maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo: tio estis tofa grifelo

  2. Antikva skribilo, kies pinta fino servis por enpremi strekojn en molan supraĵon, kaj kies plata fino servis por ilin forviŝi.

    • la skribistoj lerte skribis la dokumentojn per grifeloj sur malseke mola, enkadrigita brikaĵo

  3. Pinta ŝtala ileto, oblikve tranĉita ĉe unu el siaj ekstremaĵoj, kiun la gravuristo uzas por desegni sur metalplaton.

    • skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere

  4. Krajonforma bastoneto uzata kiel grafika enigilo, funkcianta per tuŝoj kaj strekoj sur la ekrano de komputilo (precipe poŝkomputilo) kaj funkcie proksima al muso.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: břidličné pisátko, kamének na psaní, rydlo
    • La franca: burin, poinçon, style (instrument pour écrire), mine d'ardoise
    • La germana: Griffel
    • La hispana: pizarrín, lápiz
    • La hungara: palavessző
    • La nederlanda: griffel
    • La portugala: buril, lápis de ardósia
    • La rusa: грифель
    • La slovaka: bridlicové písadlo, grifel, rydlo
    • La germana: Griffel
    • La hispana: estilete, estilo (herramienta de escritura)
    • La hungara: íróvessző, stílus
    • La nederlanda: stylus
    • La rusa: стиль (ин-т письма)
    • La germana: Griffel, Stichel
    • La hispana: buril
    • La hungara: karcolótű
    • La nederlanda: graveerstift, graveernaald, etsnaald
    • La rusa: резец (гравёра), штихель
    • La angla: pen, stylus
    • La germana: Stift
    • La hispana: puntero (bastoncillo para pantalla táctil), estilete (bastoncillo para pantalla táctil), estilo (bastoncillo para pantalla táctil)
    • La hungara: ceruza (adatbevitelre), toll (adatbevitelre)
    • La nederlanda: stift
    • La rusa: перо