Vorto: greno
-
Kulturata vegetaĵo el familio poacoj, kies amelriĉaj semoj estas mueleblaj je faruno ( tritiko, aveno, maizo, rizo kc).
grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj, pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj
konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
eliros fajro kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon
sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo
sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno
sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro
troviĝis granda grenkampo, sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris
Rimarko: Greno estas termino agrokultura kaj ekonomia; pli ĝenerale similajn vegetaĵojn (ankaŭ sovaĝajn aŭ nekulturatajn) oni iam nomas cerealoj.
-
Ŝutebla amaso da semoj de tiuj vegetaĵoj, grajnoj.
kia greno, tia pano
li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj
vi manĝos grenon malnovan pasintjaran
treni sakojn da greno en la muelejon
en la kortoj, antaŭ la domoj, sur plej eta disponebla spaco, la draŝita greno estas disĵetita por ke ĝi sekiĝu
En aliaj lingvoj
- La angla: grain
- La belorusa: збожжавая расьліна, збожжа, збажына
- La ĉeĥa: obilí, osev, osivo, zrní
- La franca: céréale, grain (récolte de céréales)
- La germana: Getreide, Korn
- La hispana: cereal, grano (parte comestible del ceral)
- La hungara: gabona
- La kataluna: cereal
- La nederlanda: graan
- La portugala: cereal
- La rusa: хлеба, зерновые, зерновая культура
- La slovaka: obilie (chlebové)
- La belorusa: збожжа, зерне, хлеб
- La kataluna: gra
- La rusa: хлеб (собирательно), зерно (собирательно)