Vorto: grenado
-
Ferglobo, plenigita je pulvo kaj garnita per meĉo aŭ eksplodigilo, kiun oni ĵetas per mano aŭ speciala ĵetilo, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj.
la monumento estis gardata de taĉmento de norvegaj trupoj, ĉar iu tentis damaĝi ĝin per grenadoj
radio denove informas pri mortigo de usona soldato per grenado
por eskapi la policon, la du viroj – fratoj – ekpafis kaj per grenado mortigis policanon kaj bus-pasaĝeron
budapeŝtaj junuloj, kiuj ĵetis grenadojn kaj benzinbotelojn kontraŭ la tankojn
li sin skuetas, kaj rektigas la grenado-lanĉilon sur la ŝultro
En aliaj lingvoj
- La angla: grenade
- La belorusa: граната
- La ĉeĥa: ruční granát
- La franca: grenade (arme)
- La germana: Granate
- La hispana: granada
- La hungara: gránát
- La indonezia: granat
- La itala: granata (mil.)
- La kataluna: granada
- La nederlanda: granaat
- La pola: granat (broń)
- La portugala: granada
- La rusa: граната
- La slovaka: ručný granát
- La sveda: granat