Vorto: greko
-
Homo apartenanta al la ĉefa etno de la historia aŭ moderna Grekujo.
la filoj de la Grekoj
inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj
ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis
tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj
ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj
la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin
riĉa grekino, vidvino 57-jara
-
Grekujano, ŝtatano de Grekujo.
kelkaj eŭropaj politikistoj kaj ŝtatoj volas daŭrigi la nunan sistemon, laŭ kiu teorie ĉiu oficiala EU-lingvo estu uzebla kaj la kostoj de interpretado estu kovrataj el la EU-buĝeto, estas fakte grekoj kaj belgoj, kiuj pledas por la ĝisnuna sistemo – ĉu pro prestiĝaj kialoj, ĉu pro lingva egaleco
la antaŭ kvar jaroj sukcesintaj grekoj, kiuj post tri malvenkoj en la grupa fazo devis forlasi la konkurson
En aliaj lingvoj
- La angla: Greek
- La belorusa: грэк
- La ĉeĥa: Řek
- La franca: Grec, Grecque (subst.)
- La germana: Grieche
- La hispana: griego, griega (subst.)
- La kataluna: grec (subst.)
- La nederlanda: Griek
- La rusa: грек
- La slovaka: Grék
- La rusa: гражданин Греции