Vorto: grego
-
Brutaro aŭ alia grupo de bredataj bestoj.
estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj
la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken
la nobeloj traktis ilin kiel gregon
-
(figure) Homgrupo similanta gregon.
a. per sia malordo.
b. per sia unueco, sia fido al gvidanto.
dum la jarcentoj la posteuloj de la Apostoloj, gvidataj de la Sankta Spirito, daŭre arigis la gregon de Kristo
c. per sia blinda imitemo.
mi ne ŝatas sekvi la gregon!
En aliaj lingvoj
- La angla: herd, flock
- La belorusa: статак
- La ĉeĥa: stádo (dobytka)
- La franca: troupeau
- La germana: Herde
- La hungara: csorda
- La kataluna: ramat, esbart
- La nederlanda: troep
- La portugala: grei, rebanho, gado
- La rusa: стадо
- La slovaka: stádo
- La sveda: hjord
- a. La hungara: csorda (átv.), nyáj (átv.)