Vorto: grati
-
(transitiva) Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto.
grati per ungo la haŭton, kiam ĝi jukas
ĉevalo gratas la teron per sia hufo
hundo gratas ĉe l' pordo
la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn
grati mandolinon, gitaron
En aliaj lingvoj
- La angla: scratch
- La belorusa: чухаць, драпаць, скрабаць, скрэбці
- La ĉeĥa: drbat, strouhat, škrabat
- La franca: gratter (racler)
- La germana: kratzen
- La nederlanda: krassen
- La pola: drapać, śrupać (pot.)
- La portugala: coçar, raspar
- La rusa: чесать, скрести, царапать
- La slovaka: škrabať
- La sveda: riva (med något vasst), klösa
- La turka: kazımak, kaşımak, yavaşça(kapı) çalmak