Vorto: graso

  1. Energiriĉa substanco en la ĉeloj de bestoj kaj plantoj, ĥemie acilglicerinoj (pli tradicia nomo gliceridoj); tiujn, kiuj estas fluaj je 20°C oni nomas ankaŭ oleoj.

    • oleo estas vegetaĵa, vazelino minerala graso

    • konsumi sian antaŭan grason

    • miaj genuoj senfortiĝis de fastado, kaj mia karno perdis la grason

    • nutris lin per butero de bovinoj kaj per sebo de ŝafidoj kaj per la graso de la kernoj de tritiko

    • grashepataĵo, anasoj aŭ anseroj konservitaj en graso

    • bova graso

    • de multaj jardekoj mi manĝas ekzemple malmultan grason

    • planta graso

    • nesaturitaj grasoj de la grupo omego 6

En aliaj lingvoj

    • La angla: grease
    • La ĉeĥa: omastek, rostlinný tuk, sádlo
    • La franca: graisse
    • La germana: Fett
    • La hispana: grasa
    • La hungara: zsír
    • La nederlanda: vet
    • La pola: tłuszcz
    • La portugala: gordura
    • La rusa: жир
    • La slovaka: loj, olej, sadlo, tuk
    • La turka: yağ