Vorto: grasa

  1. Konsistanta el graso, natursimila al graso.

    • grasa parto de viando

    • grasa makulo

    • grasa ŝmiraĵo

  2. Havanta multe da graso, dika.

    • grasa viando, ansero

    • sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj

    • grasa fiŝo

    • homo tre grasdika

  3. Bone sterkita, fruktodona.

    • grasa grundo, kampo

    • kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa

    • espereble pluvos fekundigi la grasan teron de la delto

  4. Tipara fasono pli peza ol tiu uzata por la ĉefteksto.

    • per literoj grasaj estas presitaj la vortoj reformitaj

    • en la libro estas uzataj multaj tiparoj: granda, eta, kursiva, grasa

    • Rimarko: Iuj tiparaj familioj disponigas plurajn tiajn grasajn fasonojn; tiu uzata en kompostado de libroj kutime estas relative malpli peza (la plej pezajn oni uzas por specialaj efektoj en afiŝoj kaj similaj artaĵoj). Tial oni povus distingi tiajn pezogradojn uzante la vortojn graseta, grasega. Ŝajnas ke PIV1 elektis la vorton graseta por nomi la plej ordinaran specon (simile al la rusa tradicio); ni tamen opinias pli oportuna uzi la radikvorton por la ordinara speco, kaj laŭbezone precizigi per sufikso (ekz-e, grasega).

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: tlustý, tučný
    • La franca: gras, riche (en p. d'un sol)
    • La germana: fettig
    • La hispana: graso
    • La hungara: zsíros
    • La nederlanda: vet
    • La pola: tłusty
    • La portugala: gorduroso
    • La rusa: жирный, жировой, сальный
    • La slovaka: tlstý, tučný
    • La turka: yağlı
    • La germana: fett
    • La hispana: grasoso
    • La hungara: kövér, hájas
    • La nederlanda: vet
    • La pola: tłusty
    • La portugala: gordo
    • La rusa: жирный
    • La pola: tłusty
    • La portugala: rica (adj., terra)
    • La rusa: жирный, тучный
    • La angla: boldface, bold
    • La hispana: negrita (tipo de letra)
    • La pola: wytłuszczony (o czcionce, piśmie), pogrubiony (o czcionce, piśmie)
    • La rusa: полужирный шрифт