Vorto: gramatiko

  1. Sufiĉe kompleta aro da reguloj de lingvo homa aŭ de lingvo formala.

    • lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro

    • mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon

    • la tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo

  2. Prigramatika verko aŭ lernilo, prezentanta tiajn lingvajn regulojn.

    • la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: la 16-regula gramatiko, la Universala Vortaro, la Ekzercaro

    • aĉeti latinan gramatikon

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: граматыка
    • La ĉeĥa: gramatika, mluvnice
    • La franca: grammaire
    • La germana: Grammatik, Sprachlehre
    • La hispana: gramática
    • La hungara: nyelvtan
    • La nederlanda: grammatica
    • La pola: gramatyka
    • La portugala: gramática (ciência)
    • La rusa: грамматика
    • La slovaka: gramatika
    • La sveda: grammatik
    • La turka: dilbilgisi
    • Latino: grammatica, ae
    • Volapuko: glamat
    • La hungara: nyelvtankönyv
    • La nederlanda: grammatica, grammaticaboek
    • La portugala: gramática (livro)
    • Volapuko: glamatabuk