Vorto: grafito
-
Grize nigra, mola speco de karbono, unu el ĝiaj naturaj formoj kun sesangula kristalstrukturo, uzata ekzemple por fabriki krajonojn.
la moderna krajono datiĝas de ĉ. 1790 kiam Conté en Francio kaj Hardtmuth en Germanio komencis produkti krajonojn pere de miksaĵo el grafito kaj argilo, antaŭe ili estis faritaj el plumbo
estas necese, ke la neŭtronoj kaŭzantaj la fision estu malrapidigataj, tiu procezo nomiĝas moderigado, tipaj moderigantoj estas akvo kaj grafito
En aliaj lingvoj
- La angla: graphite
- La belorusa: графіт
- La bulgara: графит
- La ĉeĥa: grafit, tuha
- La franca: graphite
- La germana: Graphit
- La hispana: grafito
- La hungara: grafit
- La kataluna: grafit
- La makedona: графит
- La nederlanda: grafiet
- La pola: grafit
- La portugala: grafite (tipo de carbono), grafita (tipo de carbono)
- La rusa: графит
- La slovaka: tuha
- La ukraina: графіт