Vorto: grado
-
Mezuro de kvalito, forto, intenso.
krimo, kiel virto, havas siajn gradojn
eleganteco de alta grado
la plej alta grado de amo, teruro
grado da bonstato, da perfekteco, da kapableco
malforta grado
sufiĉa grado
ĝis kia grado
li malsaniĝis en tia grado, ke oni malesperas lin savi
grado post grado
gradoj de ofico, de honoroj
gradoj de komparo
-
Ĉiu el la egalaj dividoj de skalo, termometro, kc.
en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo
39 gradoj de febro
kioma grado da malvarmo estas?
-
a. Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 180a parto de streĉita angulo; simb. ˚.
grado egalas al π/180 radianoj
b. (de polinomo) La plej granda indico de ĝiaj termoj.
la grado de konstanta polinomo estas 0
c. (de algebra ekvacio) La grado de la polinomo ĝin difinanta.
ĉ. (de korpo K' rilate al subkorpo K) Dimensio de K', konsiderata kiel vektora spaco super K.
la gradon de K' rilate al K oni signas per [K':K]
la grado de la korpo de kompleksoj rilate al tiu de reeloj estas 2
d. (de vertico v de grafeo) Nombro de eĝoj incidaj al ĝi; simb. grad(v).
la grado de izolita vertico estas nulo
la grado de vertico egalas al la sumo de ĝiaj elira kaj enira duongradoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: stupeň
- La franca: degré
- La germana: Grad
- La hispana: grado, proporción, coeficiente
- La hungara: fok, fokozat, mérték
- La indonezia: derajat
- La nederlanda: graad, trap
- La pola: stopień
- La portugala: grau
- La rusa: степень
- La slovaka: stupeň
- La turka: derece
- La hispana: nivel, rango
- La hungara: fok
- La pola: stopień
- La rusa: градус (температуры), деление (шкалы)
- La angla: degree
- La hispana: grado
- La hungara: fok
- La pola: stopień
- a. La rusa: градус (угла)