Vorto: gorĝo

  1. Interna kava parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras.

    • teni iun ĉe la gorĝo

    • gorĝpremi iun

    • nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo

    • vi metu tranĉilon al via gorĝo se vi estas avidulo

    • la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo

    • la morto jam tenas lin ĉe la gorĝo

    • ĝi jam staras al mi en la gorĝo

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: горла
    • La franca: gorge (anat.)
    • La germana: Gurgel, Rachen
    • La hispana: garganta
    • La hungara: torok
    • La indonezia: tenggorokan
    • La nederlanda: keel
    • La pola: gardło
    • La portugala: garganta, goela
    • La rusa: горло
    • La turka: boğaz(anatomi)