Vorto: gluti

  1. (transitiva) Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon.

    • gluti viandon, bieron, pilolon

    • senmaĉe gluti

    • fiŝo pli granda malgrandan englutas

  2. (transitiva) (figure) Malaperigi profunde en si.

    • la maro (en)glutis la ŝipon

    • la ocean' el bord' elirinta sovaĝe glutas l' ebenaĵon

    • densaj nuboj glutis la sunon

    • gluti per la okulo

    • tiu entrepreno glutis grandajn kapitalojn

    • englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono

    • li baldaŭ (en)glutis multajn sciojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: swallow
    • La ĉeĥa: lokat, loknout, pohlcovat, polykat, spolknout
    • La franca: avaler (ingurgiter), engloutir, ingurgiter
    • La germana: schlucken, verschlucken
    • La hispana: tragar
    • La hungara: nyel, lenyel
    • La itala: ingoiare, inghiottire, degluttire
    • La kataluna: empassar-se
    • La nederlanda: slikken, inslikken
    • La pola: łykać
    • La portugala: engolir, tragar, deglutir
    • La rusa: глотать, проглотить
    • La slovaka: hltať, prehltnúť
    • La sveda: svälja
    • La turka: yutmak
    • Tokipono: moku
    • La kataluna: engolir, englotir
    • La portugala: engolir (fig.), tragar (fig.)