Vorto: glui

  1. (transitiva) Fiksi per gluilo.

    • glui afiŝon sur muron

    • glui sian atenton al io

  2. (transitiva) Fiksi kiel gluo.

    • tiu substanco gluas ledon, eĉ feron

    • Rimarko: Ne ekzistas multaj ekzemploj de ĉi tiu senco, cetere misdifinita en ĉiuj eldonoj de PIV.

En aliaj lingvoj

    • La angla: glue
    • La belorusa: клеіць
    • La ĉeĥa: klížit, lepit
    • La franca: coller (tr. dir.)
    • La germana: leimen, kleben, heften
    • La greka: κολλάω ή κολλώ
    • La hispana: pegar
    • La hungara: enyvez, ragaszt
    • La indonezia: [lem] mengelem
    • La nederlanda: plakken (ov.), kleven (ov.)
    • La pola: kleić
    • La portugala: colar, grudar
    • La rusa: клеить
    • La slovaka: lepiť
    • La turka: yapıştırmak