Vorto: gloro
-
Famobrilo; admiro de la plejmulto por ies merito, talento, genio.
sen laboro nenia gloro
la gloro estas la suno de la mortintoj
oni ne pagas per gloro al sia tajloro
konfesi, laŭdi, prikanti ies gloron
bona gloro pli valoras ol oro
-
Gloriga persono aŭ afero; fierindaĵo.
li estas gloro de la nacio
En aliaj lingvoj
- La belorusa: слава
- La ĉeĥa: chlouba, sláva
- La franca: gloire, célébrité, fleuron
- La germana: Ruhm, Ehre
- La hispana: gloria
- La hungara: dicsőség
- La nederlanda: eer, roem
- La portugala: glória
- La rusa: слава
- La slovaka: sláva