Vorto: globo
-
Fizika objekto, korpo, kies supraĵo pli aŭ malpli ĝuste formas sferon.
la tero estas globo
bilarda globo
la globoj de lagro
terglobo
kartona geografia globo
okulglobo
globkrajono
amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo
ni ne havas kristalan globon , do ni nur atendu kaj vidu
-
a. (Globo kun centro a kaj radiuso ρ) Aro da ĉiuj tiaj punktoj el metrika spaco, ke ilia distanco d de a la radiuson ρ malsuperas (d<ρ, por «malfermita globo»), aŭ ne superas (d≤ρ, por «fermita globo»).
b. (Speciale:) Same difinita (fermita aŭ malfermita) globo (solido) en tridimensia eŭklida spaco.
la volumeno V de globo havanta la radiuson r estas V = 4πr³/3
la pezglobo estas fera aŭ latuna globo kun difinitaj pezo kaj diametro
En aliaj lingvoj
- La belorusa: шар, куля, сфэра
- La ĉeĥa: koule
- La franca: globe, boule
- La germana: Kugel
- La hispana: globo
- La hungara: biliárdgolyó
- La indonezia: globe
- La nederlanda: bol
- La portugala: globo, bola, orbe
- La rusa: шар
- La slovaka: guľa
- a. La angla: ball (in a metric space)
- La franca: boule (dans un espace métrique)
- La germana: Kugel
- La pola: kula (w przestrzeni metrycznej)
- La rusa: открытый шар
- b. La angla: sphere, ball (solid)
- La franca: sphère, boule (volume sphérique)
- La germana: Kugel
- La pola: kula (bryła)
- La rusa: шар (тело)