Vorto: gliti
-
(netransitiva) Facile surŝoviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo.
oni glitas kiel sur sapo
ŝtono glitas sur la glacio
mi lasis min gliti en la kavaĵon
molekuloj de fluidaĵo facile glitas unu sur alia
dehakitaj arboj glitis laŭlonge de la deklivo
fiŝoj glitas en akvo, birdoj en aero
glitkalkulilo
a. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo, konservante sian ekvilibron.
la infanoj glitis gaje sur la nova glacio
grandegaĵo glitis memmove malrapide la stratspiralon supren, sen tio, ke ĝi estis ŝovata aŭ tirata
b. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo.
mia piedo ekglitis sur la vaksita pargeto, kaj mi falis
Liza glitis kaj preskaŭ falis
-
(netransitiva) (figure) Pasi senbrue, facile, nerimarkite.
la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj
ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj
centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj
senvole glitis miaj okuloj al mia ŝranko
homan koron traglitas mallumaj nuboj
li traglitis inter la ĉeestantaro
li atingis la tegmentofenestron kaj glitis internen
la pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ liaj okuloj
ili glitas iom post iom en profundan mizeron
-
flugi, flui, naĝi, preterportiĝi, ŝvebi
En aliaj lingvoj
- La angla: glide
- La belorusa: сьлізгаць, сьлізгацець, сьлізгацца, коўзацца
- La ĉeĥa: klouzat se, proklouznout, prokluzovat, smekat se
- La franca: glisser (intr., sur qc), passer sans bruit, sombrer (dans) (s'abandonner)
- La germana: gleiten
- La hispana: deslizarse, patinar
- La hungara: csúszik, siklik
- La kataluna: lliscar, patinar
- La nederlanda: glijden, slippen
- La pola: ślizgać, ślizgać się
- La portugala: escorregar, deslizar, resvalar
- La rusa: скользить
- La slovaka: kĺzať(sa), šmýkať sa
- La sveda: glida
- a. La hispana: deslizarse, patinar
- La hungara: csúszkál
- La kataluna: lliscar, patinar
- La pola: ślizgać się
- b. La hispana: resbalar
- La hungara: megcsúszik
- La kataluna: relliscar, resquitllar
- La pola: poślizgnąć się
- La hungara: siklik
- La pola: prześlizgiwać się