Vorto: glavo
-
Batalilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo.
ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos
Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn
iloj kruelaj estas viaj glavoj
ni falu de glavo?
morto per fajro kaj glavo
glavo nudigita
la pinto de la glavo
glavbati, glavotranĉi, glavopiki
li sian glavon tiris, kriis: «rato!»
ĵuru sur la glavo!
la vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon
la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo
li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj
la malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta
-
(figure) Punpovo.
la glavo de la Leĝo
la lango de virino estas ŝia glavo
En aliaj lingvoj
- La angla: sword
- La belorusa: меч
- La bulgara: меч
- La ĉeĥa: meč
- La franca: glaive, épée
- La germana: Schwert
- La hispana: espada
- La hungara: kard
- La itala: braccio (figurato)
- La kataluna: espasa
- La nederlanda: zwaard
- La portugala: gládio, espada
- La rusa: меч
- La slovaka: meč
- La sveda: svärd
- La turka: kılıç
- La itala: braccio (figurato)