Vorto: glata
-
Malraspa, sen elstaraĵoj sur la supraĵo; sur kiu la fingro facile glitas.
glata vitro, ŝtofo, haŭto
la akvo fariĝis glata kiel spegulo
glata kiel manplato
finita kaj glatigita
glate kombitaj haroj
glate razi iun
Esav estas ja homo harkovrita kaj mi estas homo glata
-
(figure) Senobstrukca, senembarasa.
glata vojo
vojo glata kiel bilardo
inter la glataĵoj de la valo estas via parto
-
(figure) Facila, progresanta sen malhelpoj aŭ baroj: fácil
glata laboro, stilo, parolo
vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
mi esperas, ke ĉio glate pasos
vivi sate kaj glate
glate travivi la tagojn
la afero ne iras glate (tubero)
por glate mensogi oni spriton bezonas
la adaptiĝo al la novaj kondiĉoj ne plenumiĝis tute glate
li glate venkis en la konkurso
-
(figure) Karesa, dolĉa, lerte flata.
virino, kies paroloj estas glataj
per sia glata buŝo ŝi lin entiris
la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo
por gardi vin kontraŭ glata lango de fremdulino
glate komplimenti iun
En aliaj lingvoj
- La angla: smooth
- La belorusa: гладкі, роўны
- La ĉeĥa: hladký
- La franca: égal (sans aspérité), lisse, plat (lisse), poli (lisse), sans aspérité, fluide (sans à-coup), coulant (sans à-coup), sans à-coup, glabre, flatteur, imberbe, sans anicroche
- La germana: glatt
- La hebrea: חלק, חלקלק, מלוטש
- La hispana: liso, -a
- La kataluna: suau, llis
- La nederlanda: glad
- La portugala: liso (adj.), plano (adj.), polido (adj.)
- La rusa: гладкий, ровный
- La slovaka: hladký, plochý, rovný
- La hispana: sin obstáculos
- La kataluna: lliure, rodat
- La kataluna: fluïd, natural
- La angla: slick
- La hispana: gentil, suave (figurativo), dulce (figurativo)
- La kataluna: dolç, tendre