Vorto: glaso
-
Trinkujo, precipe por malvarmaj trinkaĵoj, ordinare pli alta ol larĝa, ofte el vitro, sed ankaŭ el aliaj materialoj, foje kun tenilo.
vinglaso
glaseto
bierglasego
glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo
vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj
kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro
ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj
kiu rompis la glason ordigu la kason
li esploris iom la fundon de la glaso
-
La enhavo de tia trinkujo.
mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo
oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon
ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen
En aliaj lingvoj
- La angla: glass
- La belorusa: шклянка
- La bulgara: чаша
- La ĉeĥa: sklenice
- La franca: verre (contenant, contenu)
- La germana: Glas (Gefäß oder Menge), Becher
- La hispana: vaso (recipiente)
- La hungara: pohár
- La indonezia: gelas
- La kataluna: got
- La nederlanda: glas, beker
- La pola: szklanka, kieliszek
- La portugala: copo
- La rusa: стакан
- La slovaka: pohár
- La sveda: glas
- La turka: bardak