Vorto: glaco

  1. Fandverŝita travidebla vitro polurita sur ambaŭ surfacoj kaj uzata precipe por speguloj kaj fenestroj.

    • la policisto ne povas trankvile alproksimiĝi al la aŭto, ĉar tiam Regina furiozas, eĉ batas la glacojn

    • aspektas iom malelegante en la aŭtomobilo: poŝkomputilo, anten-unuo kaj du dratoj, plej ofte iom tro longaj, kiuj pendas antaŭe ĉe la glaco

    • kalkulado de la rapido kaj de la forto de ŝtono ĵetata de ponto povas helpi la konstruantojn de aŭtomobiloj produkti pli rezistantajn glacojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: plate glass, pane (of glass)
    • La belorusa: люстраное шкло
    • La ĉeĥa: zrcadlové sklo
    • La franca: glace (plaque de verre)
    • La germana: Scheibe (Glas), Glasscheibe, Fensterscheibe
    • La kataluna: lluna, vidre
    • La nederlanda: glas (vensterglas), spiegelglas
    • La pola: szyba, szklana tafla
    • La portugala: vidro (de espelho, de automóvel etc.)
    • La rusa: зеркальное стекло
    • La slovaka: alebo výkladné sklo, zrkadlové