Vorto: glaĉero
-
Granda maso de moviĝanta glacio, estiĝinta el kolektiĝinta neĝo sur la supraĵo de la tero.
la volumeno de ĉiuj alpaj glaĉeroj estas nur 100 km3
la glaĉeroj de la monto Everesto spertis, ene de 50 jaroj, malaperon de 13 % de sia amplekso
oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero, estiganta la riveron Manso
en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero
la oron iam alportis glaĉero moviĝinta el orriĉaj regionoj de Svedio
ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro
En aliaj lingvoj
- La angla: glacier
- La franca: glacier
- La germana: Gletscher